Elektoprinclando Treviro | |||||||||
| |||||||||
ŝtato de Sankta Romia Imperio • elekta princlando • historia lando • Elektoprinclando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||
Pereo:
|
|||||||||
| |||||||||
La Elektoprinclando Treviro aŭ Elektoepiskopujo Treviro, germane Kurtrier aŭ Erzstift und Kurfürstentum Trier, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco. La monda regno de la ĉefepiskopoj de Treviro ekzistas de la malfrukarolida tempo ĝis la Regna deputacia fina akto de 1803. Ekde la komenco de la 16-a jarcento ĝi apartenis al la Kurrheinischer Reichskreis kaj entenas teritoriojn dekstre kaj maldekstre de la riveroj Mozelo kaj Lahn. Ĝia ĉefurbo estis Treviro, rezideja urbo estis de la 17-a jarcento Koblenco. La teritorio de la princlando situas hodiaŭ plejparte en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, nur malgranda parto ĉirkaŭ Limburg apartenas nun al Hesio.
La ĉefepiskopo de Treviro apartenis, kune kun tiuj de Majenco kaj Kolonjo al la tri ekleziaj princelektistoj. Kune kun la kvar neekleziaj princelektistoj, la palastgrafo ĉe Rejno, la margrafo de Brandenburgio, la duko de Saksio kaj la reĝo de Bohemio ili rajtis elekti la germanajn reĝojn. Tion konfirmis la Ora Buleo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search